Elektromagneta kanono

armilo, ĉe kiu la pafaĵon oni akceligas per magneta kampo kaj reloj

La elektromagneta kanono (angle Electromagnetic Railgun/EMRGRailgun) estas armilo, ĉe kiu la pafaĵon oni akceligas per magneta kampo kaj reloj (simile al maglevo). Depende de la relvojo, oni povas atingi eĉ enorman rapidon (pli ol 1000 m/s).

Sukcesa eksperimento de la usona mararmeo en komenco de 2008

La usona mararmeo anoncis fine de januaro 2008 sukcesajn pafojn per elektromagneta kanono. La instalaĵo havis 32 megaĵulojn kaj akcelis je 2520 m/s aluminian pafaĵon, kiu atingis energion de 10,68 megaĵuloj.