Ella Harper (la 5-an de januaro 1870 - la 19-an de decembro 1921), konata profesie kiel La Kamela knabino, naskiĝis kun tre malofta ortopedia difekto, kiu igis ŝiajn genuojn fleksitaj malantaŭen, nomita denaska genu recurvatum. Ŝia prefero piediri sur kvar piedoj rezultigis ŝian moknomon "Camel Girl". En 1886 ŝi estis prezentita kiel la stelo en cirko Nickel Plate Circus de W. H. Harris, aperante en gazetoj kie ajn la cirko vizitis. La malantaŭo de ŝia ĵetkarto legas:

Ella Harper
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1870 (1870-01-05)
en Sumner County
Morto 19-an de decembro 1921 (1921-12-19) (51-jaraĝa)
en Naŝvilo
Mortokialo kojlorektuma kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo cirkisto
vdr
Mi nomiĝas la kamelknabino, ĉar miaj genuoj turniĝas malantaŭen. Mi povas plej bone marŝi sur miaj manoj kaj piedoj, kiel vi vidas min sur la bildo. Mi multe vojaĝis en la spektaklobranĉo dum la pasintaj kvar jaroj kaj nun, tio estas 1886 kaj mi intencas forlasi la spektaklobranĉon kaj iri al lernejo kaj turni min por alia okupo.

Harper ricevis 200 USD je semajna salajro, kiu verŝajne malfermis novajn pordojn por ŝi.

Ŝi estas entombigita en Spring Hill Cemetery de Naŝvilo, Tenesio.