Enfermaĵo (mineralogio)

Enfermaĵoj (aŭ inkluzivaĵoj) en mineralogio estas fremdaj materialoj (likvaĵoj, gasoj, nafto, asfalto, salo, aliaj mineraloj, kristaloj) enfermitaj en kristalformo. Oni distingas inter primaraj (estiĝis antaŭ la fermiĝo) kaj sekundaraj enfermaĵoj, kiuj estiĝis nur post la kristaliĝo.