Entfliehet, verschwindet, entweichet, ihr Sorgen

Kantato de Bach
Entfliehet, verschwindet ihr Sorgen
BWV: 249a
okazo: princa naskiĝdatrevena festo
ekestojaro: 1725
ekestoloko: Lepsiko
ĝenro: bondezirkantato
soloj: s,a,t,b
ĥoro: s,a,t,b
instrumentoj trp I/II, hob I/II, baroka aldhobojo

fg, vc, arĉ, kb

prezentodaŭro ĉ. 43 min
Text
C.F. Henrici (Picander)

Entfliehet, verschwindet, entweichet ihr Sorgen (BWV 249a), ankaŭ konata kiel „Schäferkantate“ (ŝafisto-kantato), estas kantato de Johann Sebastian Bach.

Ekesto redakti

Bach komponis la kantaton en 1725 okaze de la 43-a naskiĝdatreveno de Christian, duko de Saksio-Weißenfels kiel solena tablomuziko kaj tiel unuafoje prezentis ĝin sur Kastelo Nov-Augustusburg je ties naskiĝdatreveno, 23-an de februaro 1725.

Temaro redakti

La libreto devenas de C.F. Henrici (Picander). La du paŝtistoj Damoetas kaj Menalcas forpelas siajn zorgojn, por prezenti al la duko de Saksio-Weißenfels kune kun la du ŝafistinoj Doris kaj Sylvia siajn bondezirojn. La ŝafoj, tiel ili esperas, lulos sin en la valoj kovritaj per freŝa verdo mem en la dormon.

Ensemblo redakti

Apartaĵoj redakti

La originaloj kaj kopioj de la ŝafisto-kantato perdiĝis. Konserviĝis nur la tekstpresaĵo en la unua volumo de la poemoj de Picander kaj krome Oster-Oratorium de Bach en tri malsamaj versioj. Ĉar Friedrich Smend pruvis, ke la muziko por ĉiuj arioj (inkluzive la duetojn kaj kvartetojn) de la Oster-Oratorium estis transprenita el la ŝafisto-kantato, la analogaj movimentoj de la ŝafisto-kantato facile estas rekonstrueblaj. Perditaj estas nur la recitativoj; ilin lertege kompletigis Hermann Keller, tiel ke reaperis nun prezentebla formo de la perdiĝinta kantato.

La enkondukon de la verko formas simfonio kun allegro-movimento kaj sekvanta adaĝo; ambaŭ estas kompletigitaj per la sekva dueto „Entfliehet, verschwindet, entweichet ihr Sorgen“ al plenkreska instrumenta konĉerto. Ĝenerale oni supozas, ke Bach jen reuzis konĉerton el sia epoko en Köthen, tamen restas necerte, ĉu ĉi tiu ampleksa enkonduko vere jam ekzistis en la ŝafisto-kantato aŭ ĉu ĝi nur aldoniĝis je la transverkado al Osterkantate, tiel ke la ŝafisto-kantato komencus per la duetmovimento. La sona ĉarmo de la ario Wieget euch, ihr satten Schafe baziĝas sur sia instrumentado per dampitaj violonoj kaj ilia duobligo en la supra oktavo per la bekflutoj super trankvila, frapa, pedaltona kontinua baso. Per tio samtempe ekestas la impreso de lulkanto kiel de paŝtistomuziko; ambaŭ valorigas la movimenton kiel unu el la plej ĉarmaj inspiraĵoj inter la profanaj kantatoj de Bach. La solenan finalon formas la fina ĥoraĵo „Glück und Heil“.

Literaturo redakti