Enumclaw
Enumclaw , elp. Inemklo (IFA \ˈiːnəmklɔː\), estas malgranda urbo en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi havis, en 2010, 10 669 enloĝantojn.[1]
La Altebenaĵo de Enumclaw, sur kiu la urbo situas, estis formita de vulkana kotofluo el Monto Rainier antaŭ ĉ. 5 700 jaroj.[2]
La nomo Enumclaw estas derivita de lasucida termino, kiu signifas "loko de malicaj spiritoj", ŝajne temanta pri Monto Enumclaw, ĉ. 10 km norde de la urbo, aŭ pro iu malbona okazaĵo tie, aŭ pro la tie oftaj fortegaj tempestoj.[3][4] Laŭ la urbo mem, la nomo signifas "tondranta bruo".[5]
GeografioRedakti
Enumclaw lokiĝas ĉe 47° 12′ 9″ N 121° 59′ 39″ U / 47.20250 °N, 121.99417 °U (mapo) (47.202401, -121.994044).
La urbo situas en la mezo de plataj, ebenaj agrokampoj kaj laktobienoj oriente de Puĝeta Fjordo.
Laŭ la usona Censa Buroo, la urbo ampleksas areon de 10,1 km²), tute sektero. Kvankam la urbo estas entute en Kantono King, ĝi posedas iom da parka tereno ene de Kantono Pierce.[6]
VizitindaĵojRedakti
- Enumclaw estas unu el la ĉefaj pordegoj al Monto Rainier kaj ties Nacia Parko.
- Enumclaw ĉiujare (somere) gastigas la Foiron de Kantono King.
Esperanto en EnumclawRedakti
Esperantistoj en Enumclaw ĝenerale partoprenas organizitajn movadojn en Seatlo kaj Takomo. En septembro 2012 Enumclaw gastigos la regionan Esperanto-kongreseton NOREK.
CitaĵojRedakti
- ↑ Boundary Changes. Geographic Change Notes: Louisiana. Population Division, United States Census Bureau (2009-03-18). Alirita 2009-05-18.
- ↑ About Buckley. Cityofbuckley.com. Alirita 2011-11-18. Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Brokenshire, Doug. (1993) Washington State Place Names: From Alki to Yelm. Caxton Press. ISBN 9780870043567.
- ↑ Mass, Cliff. (2008) The Weather of the Pacific Northwest. University of Washington Press, p. 160–162. ISBN 978-0-295-98847-4.
- ↑ Visitor Information Arkivigite je 2012-11-28 per la retarkivo Wayback Machine, City of Enumclaw
- ↑ Pierce County Profile, Section 2 Arkivigite je 2008-10-30 per la retarkivo Wayback Machine, 2-7.
Eksteraj ligilojRedakti
- Urba retejo
- Loka ĵurnalo Enumclaw Courier-Herald Arkivigite je 2006-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Enumclaw-regiona Komerca Ĉambro Area Chamber of Commerce Arkivigite je 2004-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Lerneja Distrikto Enumclaw
- Foiro de Kantono King