Erinacedoj (Erinaceidae) estas familio apartenanta al la klaso Mamuloj. La familio inkludas ĉirkaŭ 25 speciojn troviĝantaj en Eŭrazio kaj Afriko. La familio estas formita de du subfamilioj, nome Erinaceenoj kaj Ratoerinaceenoj, kiuj estas tre malsamaj laŭ aspekto. La plej okulfrapa karakterizaĵo estas la dornoj kiuj ekzistas nur en la unua subfamilio. La sistema pozicio de la Erinacedoj estas polemika. Nuntempe ekzistas du malsamaj teorioj. La unua vidas la familion kiel membro de la ordo de vera insektomanĝulo (Eulipotyphla) kaj la alia vidas Erinacedojn kiel propra ordo (Erinaceomorpha) kiu formas la gefratan grupon de ĉiuj aliaj superaj mamuloj (Eutheria). Laŭ la lastaj esploroj estas la unua versio pli kredinda.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Erinacedoj
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo - ĉi-epoke
Okcidenta erinaco Erinaceus europaeus
Okcidenta erinaco
Erinaceus europaeus
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Insektomanĝuloj Eulipotyphla
Familio: Erinacedoj Erinaceidae
Subfamilioj

2 subfamilioj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

  • Bildoj en Animal Diversity Web