Eruptoj en Tenerifo

Historie, oni registris jenajn eruptojn enTenerifo:

  • Erupto de 1341: Unua historia erupcio laŭ referencoj de biskajaj maristoj kiuj notis ĝin en siaj taglibroj. Ĉi tiu erupcio, tamen, ne estas konsiderata fidinda referenco.
  • Erupto de 1393-1394: Dua historia erupcio laŭ referencoj de biskajaj maristoj. Ĝi ne estas konsiderata fidinda.
  • Erupto de 1430: Ĉi tiu erupcio nur estas konata per referencoj de la Guanĉoj. Ĝi okazis en la valo-regiono de La Orotava, kvankam ĝi ne situis ĝuste.
  • Erupto de Boca Cangrejo (1492): Ĉi tiu erupcio estis vidita de Kristoforo Kolumbo dum sia veturo tra la sudo de Tenerifo al la malkovro de Ameriko.
  • Inter la jaroj 1704-1705: Okazis en tri malsamaj fokusoj.
  • Erupto de Trevejo o de Garachico (1706): 5 de majo de 1706, 8 kilometrojn sude de Garachico.
  • Erupto de Chahorra (1798): okazis en la malnova pinto (hispane Pico Viejo), 9 de junio de 1798 kaj finis 8 de septembro.
  • Erupto de Chinyero (1909): komenciĝis 18 de novembro de 1909 dum dek tagoj. Ĝi estas la lasta ĝis nun (junio de 2007)