SZÉLL Erzsi [pr. se:l], Minka estis hungara aktorino naskiĝinta en Retteg la 27-an de aŭgusto 1880 kaj mortinta ?.

Kariero redakti

Erzsi Széll debutis en julio 1905 kiel praktikantino en la trupo de Gábor Miklósy. En 1906 ŝi estis ano de la trupo de Imre Halmay, poste de tiu de Aladár Szabadhegyi, kie ŝi interkonatiĝis kun sia pli posta edzo, kun aktoro-reĝisoro Dezső Jeszenszky. En 1912 ili ludis kune en la trupo de Károly Márffy. Post ilia disiĝo ŝi ludis en la trupo de László Szabados, kie ŝi edziniĝis al Tivadar Koós. En 1914-1915 ŝi aperis en la trupo de Miklós Mariházy. Ŝia edzo mortis en la unua mondmilito kaj ŝi retiriĝis.

Fonto redakti