Esperanto MUD estas MUD (MultUzanta Dimensio) en Esperanto kun anglaj tradukoj. Nathan KOVAC de la firmao Lost in Code (perdita en kodo) estras la projekton (tiu firmao jam kreis anglalingvan komputilludon Sorren kiu havas 54.000 ludantojn). Ĝi estas mezepoka fantazia ludo en kiu la ludantoj komencas malaltnivele kaj akiras lertecon kaj potencon. La ludanto povas elekti inter multaj rolaj profesioj kaj rasoj. La ideo estas ke la plejmulto da personoj pli bone lernas interage ol per farado de kursoj, kaj ili rapide akiros konon de Esperanto ludante.

Eksteraj ligiloj redakti