Esperanto kiel revelacio

Esperanto kiel revelacio estas libro spiritisma, psikografita de la mediumo Francisco Cândido Xavier, laŭdire kun aŭtoro la spirito Francisko Valdomiro Lorenz. Publikigita fare de la Instituto de Difusão Espírita en la jaro 1976.

La libro estas skribita en 2 lingvoj, la paraj paĝoj en la portugala kaj la nepaj paĝoj en Esperanto. En la libro estas raportita mallonga biografio pri Chico Xavier, la historio de Esperanto, biobibliografio de Francisko Valdomiro Lorenz kaj diversaj motivoj, rakontoj kaj instigoj por disvastigo de internacia lingvo, kiu faciligus komunikadon inter vivaj kaj nevivaj homoj, kaj en la materia mondo kaj en la spirita mondo.

La fino de la libro ankoraŭ estas pliriĉigita per fotoj de L. L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto, Chico Xavier kaj Francisco Lorenz.

Eksteraj ligiloj redakti