Espero Internacia estas frua usona esperantlingva kantaro. Ĝin kompilis Ann E. Beatty. Oni eldonis ĝin verŝajne ĉirkaŭ 1922. Ĝi estis, ŝajne, kompostita en Italio sed presita en Usono, kaj eldonita favore al orfejo en Iovao, Christian Home Orphanage. Ĝi enhavas 240 kantojn, tute en iom kurioza Esperanto, kun kvarvoĉaj partituroj taŭgaj por kantado kun piana akompano.

Kovrilo de Espero internacia

La unua kanto en la libro, "Kristo amas la infanetojn", uzas la konatan en Esperanto melodion "Tramp, tramp, tramp", komponita de George Frederick Root ekspluatita de Harrison Hill en "La fluanta tajdo". Supozeble la tradukinto de la tuta kantaro (krom kelkaj de ŝi eble originale verkitaj ?? pecoj) estis Ann E. Beatty.

Specimena kanto el Espero internacia

Eksteraj ligiloj redakti

Skanita ekzemplero de Espero internacia en dosierformo PDF[rompita ligilo]