Espoteko estas biblioteko de verkoj en kaj pri Esperanto en Berlino. La nomo estas vortokunfando el "Esperanto" kaj "biblioteko".

Espoteko
biblioteko

LandoGermanio
SituoBerlino

Estiĝo1970


vdr
vaste uzata biblioteko kaj vigla diskutejo en Falkstraße (historia foto)

Komence de la 1970-aj jaroj Hermann D. Tautorat transprenis la bibliotekon de Esperanto-Ligo Berlin kaj administris ĝin. Li planis fari katalogon ne nur de tiu biblioteko, sed ankaŭ de la privataj kolektaĵoj de esperantistoj.

Genia ideo, miskomprenita de kelkaj, kiuj ne listigis, sed donacis la librojn. La kreskantan bibliotekon ordigi kaj katalogi estis laboro por jardekoj. Fine de la 1990-aj jaroj ekestis elektronika katalogo de Espoteko. En Espoteko troviĝas ankaŭ la arkivo de la Esperanto-Ligo kun multaj valoraj dokumentoj kaj postlasaĵoj.

Post translokiĝo de Ina Tautorat al nova loĝejo la Espoteko estis enkestigita kaj provizore storita iom ekster Berlino. Post rekonstruo de Berlina Esperanto-Centro post incendio "Espoteko" devas translokiĝi tien por denove esti alirebla por ĝenerala publiko.

Eksteraj ligiloj redakti

Katalogo