Esprimo (programlingva)
En la programlingvoj esprimo estas valorhava frazo, kiu konsistas el operandoj (konstantoj, variabloj, funkcivokoj), eventualaj operacisimboloj kaj krampoj; al tia esprimo la komputado atribuas valoron laŭ la reguloj de la koncerna programlingvo. Kiel en matematiko, la esprimo estas prezentaĵo de tia valoro.
Esprimo povas (kvankam ne devas) havi kromefikon; malesto de kromefikoj estas principo de funkcia programado.
i + 1 k div (k − 1) −x sin(x + y) / 2.0 x mod 2 = 5 x = a