EuroBasket, antaŭe nomita Eŭropa Ĉampionado de Korbopilkado, estas la ĉefa tuteŭropa turniro pri viraj naciaj teamoj de korbopilkado aŭ neologisme basketbalo. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj organiziĝas pere de FIBA Eŭropo, la eŭropa kontinenta federacio de la Internacia Federacio de Korbopilkado, mallongigata FIBA laŭ la franca nomo Fédération Internationale de Basketball. La ĉampionado unue estis okazigita en 1935 kaj regule okazas ĉiun duan jaron ekde 1947. Tamen en 2017 ĝi sanĝiĝos al kvarjara ciklo. Ĝis 2017, ĝi ankaŭ alterne servas kiel kvalifikiga turniro por la ĉampionado de korbopilkado en la Someraj Olimpikoj kaj la Mondpokalo de Korbopilkado (angle FIBA Basketball World Cup). La plej sukcesa nacia teamo estas la teamo de Sovetio (kiu partoprenis ĉiujn ĉampionadojn ĝis 1989) kun dek kvar titoloj, dum la teamo de Hispanio estas la ĉampionoj de 2009, 2011 kaj 2015. La Francia nacia basketbalteamo interrompis tiun serion per gajno de la ĉampionado en 2013.

EuroBasket
eŭropa ĉampionkonkurso
Fondita en 1935
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Ĉampionado de 2015 redakti

La ĉampionado de 2015 okazis inter la 5-a kaj 20-a de septembro, kaj estis la unua okazanta en pli ol unu lando: la matĉoj okazis en Francio, Kroatio, Germanio kaj Latvio (en Lille, Montpellier, Zagrebo, Berlino kaj Rigo). La finaj matĉoj ekde la 12-a de septembro gastiĝis en Lille. Fine la venkon atingis la teamo de Hispanio kiu venkis 80-63 kontraŭ Litovio, dum la trian rangon okupis Francio kiu venkis kontraŭ Serbio la 20-an de septembro.