Félix Chappottín

(Alidirektita el Félix Chapotín)

Félix Chappottín, laŭ alia skribmaniero Félix Chapotín (naskiĝinta la 31-an de marto 1907 je Havano en Kubo; mortinta la 21-an de decembro 1983 samurbe) estis trumpetisto kaj orkestrestro specialiĝinta pri populara muziko kiel son cubano kaj gŭaraĉo.

Li komenciĝis en 1918 kiel muzikisto en la infanbando de Guanajay, kie li ludis la tambureton, la tubjon, la eŭfonion, la korneton kaj la trumpeton. En 1927 li membriĝis en la ensembloj Sexteto/Septeto Habanero kaj poste en la grupo Munamar. Poste li eniĝis en la Conjunto de Arsenio Rodríguez, grupo, kiu en 1949 transiris al lia kuratoreco, post kiam 'la grandioza blindulo' Arsenio estis irinta al Novjorko. En 1950 li kompletigis la ĉiustelulan ensemblon Conjunto Todos Estrellas per Luis Martínez Griñan “Lilí” ĉe piano; Pepín Vaillant, Aquilino Valdés kaj Cecilio Serviz ĉe la trumpetoj, Sabino Peñalver ĉe la kontrabaso, Félix Alfonso “Chocolate” ĉe kongaoj; Antolín Suárez “Papa – kila”, ĉe bongoj kaj Ramón Cisneros “Liviano” ĉe la tres cubano.

Lia trairo tra la kuba medio plibonigis la kuban sonon. Jen kelkaj liaj komponaĵoj: “El que no tiene no vale”, “Nicolás corrió”, “Oye como dice”, “Mentiras criollas”,”Nunca intentes volver”, “La chica tiene imán”, “Mariquita y Chicharrones” kaj “Yo sí como candela”.

Literaturo redakti

  • Radamés, Giro. (1998). "Panorama de la música popular cubana". ISBN: 9789591004413. Ed. Letras Cubanas.

Eksteraj ligiloj redakti