La Fajrdorsuloj estas grandaj pegoj, tio estas birdoj de la familio de Pegedoj kaj subfamilio Picinae kiuj estas loĝantaj reproduktuloj en tropika suda Azio. Ili prenas sian nomon el la orkoloraj aŭ ruĝecaj dorsoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajrdorsuloj
Komuna fajrdorsulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Fajrdorsuloj
[[]], [[]]
genroj

Dinopium Rafinesque, 1814
Chrysocolaptes Blyth, 1843

vdr

Fakte tiu nomigo korespondas al du genroj, nome Dinopium kaj Chrysocolaptes, kiuj en estas tre parence rilataj. La uua estas pli rilata al la enigmecaj pegedoj Meiglyptes kaj eble al la Hemicircus kaj al ĵus reklasita Ruĝeca pego. La dua genro ŝajne estas pli proksima parenco de la genro Campephilus, kiu enhavas la faman pegon nome Eburbeka kampefilo (Benz et al., 2006). Ofte la nomigo Fajrdorsuloj estas uzata ĉefe por la birdoj de la unua genro nome Dinopium.

Tribo Malarpicini

Tribo Megapicini

La distingebla subspecio de Srilanko de Nigrapuga fajrdorsulo, D. b. psarodes, kaj kelkaj subspecioj de la Granda fajrdorsulo estas foje konsiderataj kiel separitaj specioj.

Referencoj redakti

  • Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021