Fasadismo estas konstrumetodo (fasadkonserva konstruado), parta dekonstruo de staranta kontruaĵo, ĉe kiu ĝenerale restas nur la ekstera fasado. Fasadismo okazas plej ofte por konservi la eksteran fasadon de iu historia konstruaĵo, pejzaĝon de malnova urboparto.

Nurfasada skeleto de konstruaĵo en Munkeno. La fasadon tenas metala konstruaĵo.

La fasadkonserva konstruado estas efektivigita per specialigitaj konstrufirmaoj. Tiu konstrumetodo forte detruas la konstrustrukturon de la kontruaĵo, ofte detruas la portajn, apogajn elementojn, tutan internan parton kun ornamaĵoj, ŝtuparoj, internaj aperturoj (pordoj, fenestroj). Ĉar tiel forta detruo de la postrestintaj malnovaj strukturoj estas tre disputita inter la urboprotektantoj, tiel oni uzas la ioemete negativan esprimon "fasadismo" anstataŭ "fasadkonserva konstruado".