Felaho

egipta kamparano
(Alidirektita el Fellaho)

Felaho (PIV) aŭ felaĥo estas egipta terlaboristo, kamparano, sed oni uzis la esprimon por aliaj arabaj kaj nearabaj kamparanoj en la nordafrika, okcidentazia parto de la Otomana Imperio.

Charles Gleyre, tri felahoj (1835)

Felahoj donas 60 procentojn (2005) de la egipta loĝantaro. Ili loĝas hodiaŭ ankoraŭ ĉefe en adobaj domoj, kiel iliaj prauloj.