Fera stelo

hipoteza speco de steloj

Fera stelo - estas hipoteza speco de steloj, unu el finaj rezultoj de stela evoluo. Oni konjektas ke la steloj povas aperi post 101500 jaroj (por komparo Universo havas aĝon nur 1,4×1010 jaroj).

Konjekteble, feraj steloj povas naskiĝi per malvarma nuklea sintezo, evoluanta per kvanta tunelado. Rezulte malpezaj atomkernoj aliformiĝas al atomkerno de la plej stabila el ĉiuj atomkernoj izotopo 56Fe. Elementoj, pli pezaj ol la fero, ankaŭ aliformiĝas al 56Fe per fisio kun radiado de alfa-partikloj. Naskiĝo de feraj steloj eblas nur en scenarioj de longa evoluo de Universo kaj stabileco de protono. Se Universo plu ekzistos kaj protono estos stabila, feraj steloj povos ekzisti tre longege (de 101026 ĝis 101076 jaroj) kaj fin-fine la steloj kolapsos al nigraj truoj. La nigraj truoj disipiĝos dum nur 1067 jaroj pro imisio de Hawking[1].

En arto redakti

  • En romano «La Andromeda Nebulozo» de Ivan Efremov herooj dum la 37-a stela ekspedicio renkontas la feran stelon kaj ilia stelŝipo okaziĝas en danĝera apudo de la astro. Kapitano de stelŝipo rimarkas, ke li jam renkontis la specon de steloj dum antaŭa ekspedicio. La romano estis verkita dum 1955-1956 jaroj, kiam en scienco aktive evoluis hipotezo de eterna Universo, kaj tam oni opiniis, ke feraj steloj jam ekzistas en senlima Universo.

Referencoj redakti

  1. Time without end: Physics and biology in an open universe, Freeman J. Dyson, Reviews of Modern Physics 51 (1979), pp. 447–460, doi:10.1103/RevModPhys.51.447.