Ferber-turo
Ferber-turo (germane: Ferberturm) estas 21 metrojn alta belvidejo sur la altebenaĵo Ronneburger Höhe en Gera, Germanujo.
Ferber-turo | |||
---|---|---|---|
turo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Gera | ||
Situanta sur | Am Ferberturm | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 52′ 21″ N, 12° 5′ 55″ O (mapo)50.872512.0985Koordinatoj: 50° 52′ 21″ N, 12° 5′ 55″ O (mapo) | ||
| |||
Historio redakti
Starigis ĝin inter 1874 kaj 1875 la surloka komercisto kaj mineralogo Moritz Rudolf Ferber sur la plej alta punkto de Gera (300 metrojn supre de la marnivelo). Samtempe oni kreis flankan ejon en formo de ruino kiu servu kiel loĝejo al la burgadministranto. Materialo por la ronda turo estis kvadroj el zechstein el Leumnitz (nun urbokvartalo de Gera). La kostoj estis de 15.800 markoj Ricevis la tuton en februaro 1876 la urbo de Gera kiu decidis uzi ĝin ankaŭ kiel veterobservejon.
La unua administranto estis la grumblema originalulo Gottlieb Krieg, kies moroj estis iel krudaj.[1]
Por havigi spacon por restoracio oni forigis en 1946/46 la ruinan parton, dume la turo pro kaduko restauriĝis en 1989. La monumentprotektita turo kaj la manĝejo estas ĝis hodiaŭ ŝatata ekskursocelo. Eĉ bushaltejo troviĝas apude.[2] Eteĝardenparcelaro nomiĝis por la turo ankaŭ.[3]
Notoj redakti
- ↑ Ulla Spörl, Frank Rüdiger: Gera. (=Archivbilder). Sutton Verlag, Erfurt 2000, ISBN 3-89702-264-8, p. 78.
- ↑ https://www.gvbgera.de/uploads/media/14_2_01.pdf
- ↑ https://www.kgv-am-ferberturm-gera.de
Literaturo redakti
- Siegfried Mues: Gera um die Jahrhundertwende. Ein historischer Spaziergang. Geiger-Verlag, Horb (Neckar) 1996, ISBN 3-89264-694-5.
- Ulla Spörl, Frank Rüdiger: Geheimnisvolles Gera. Wartberg-Verlag, Gudensberg-Gleichen 2002, ISBN 3-8313-1250-8.