Ferdinand-Schmidt-memorigtabulo (Erfurto)

La Ferdinand-Schmidt-memorigtabulo (germane: Gedenktafel für Ferdinand Schmidt) troviĝas en Erfurto, sur la domo ĉe la angulo inter la stratoj Karlstraße kaj Adalbertstraße.

La enskribaĵo honore al Schmidt.
Tipaj laboristaj loĝejoj el la 19-a jarcento, en la erfurta nordo, fotitaj en 1976.

Historio redakti

La evoluo de Erfurto al moderna industria grandurbo de post la 1870-aj jaroj estis akompanata de grandaj socialaj kontrastoj. La pli riĉaj civitanoj setlis prefere en la sudo kaj en la sudokcidento de trans la falinta ĉirkaŭfortikaĵo. Ĝis hodiaŭ la situo de domoj ĉe la Steiger-arbaro kaj proksime de la Citadelo Cyriaksburg rezervatas al pli bonstaraj Erfurtanoj. La rapidege kreskanta laboristaro loĝiĝas bone malbone en la novaj antaŭurboj nordaj, en kvazaŭaj "lukazernoj", en t.n. ladskatolkvartalo.. El tio naskiĝis novaj tensioj pri kiuj zorgis i.a. la socialdemokratoj. Kontraŭ tiu konkurenco el la maldekstra politika flanko ankaŭ gravuloj de aliaj politikaj aloj komencis proprajn socialajn projektojn. En 1904 skribis la historiisto Wilhelm Horn ke "ankaŭ respektitaj personoj ene de la komunuma administrado parolis en favoro de socialaj reformoj". Inter ili nombriĝis ankaŭ la arkitekto Ferdinand Schmidt. La sperta entreprenisto lernis - laŭ la vortoj de Heinrich Zille - ke ne eblis mortbati la homojn sole per hakilo sed ankaŭ per sufoka loĝejo. Kiel 1-a vicestro de la en 1878 fondita Erfurta Ŝpar- kaj Konstrusocieto Schmidt planis konstruaĵojn kaj gvidis tra multajn jarojn konstruprocesojn. Schmidt helpis tiun societon danke al sia aŭtoritateco kiel urba konsiliano. Post la aĉeto de grundojn malsupre de la gastejo Aŭenkeller estiĝis ĝis 1911, kiel modeldona projekto, ene de 14 jaroj 44 domoj kun 326 loĝejoj por 2000 societanoj. Laŭ la reformprogramoj tiutempaj la loĝejoj estis ĉiuj higienaj, praktikaj, spacozaj, helaj kaj enlasantaj freŝan aeron, krome kun balkonoj. En la kortoj pluse estis duŝbanoj kaj banoj en kuvoj, kooperativa gastejo, infanvartejo, bakejo, metiejo de tubisto, vendejo por materialvaroj kaj luĝardenetoj.

Memoro je Schmidt redakti

La nuntempe restaŭrita ejoj en la Karl-, Adalbert- kaj Aŭen-stratoj atestas la honorplenanan provon fari ankaŭ en la nordaj kvartaletoj dignajn loĝejojn por laboristoj kaj etburĝoj. Al tio memorigas onin ankaŭ bronza tabulo ĉe la piedo de la horloĝtureto ĉe la angulo de Adalbert- kaj Karl-stratoj. La dankemaj anoj de la menciita societo muntigis ĝin en 1911 honore al sia unua estro.[1] La portretmedalionon faris la skulptisto Ewald Hahn.

Piednotoj redakti

  1. La germana enskribo tekstas: "Diese Ehrentafel wurde nach Vollendung von 44 Wohnhäusern aus Anerkennung dem uneingennützigen ersten Vorsitzenden und Förderer des Spar- und Bauvereins, Herrn Stadtrat a.D. Ferdinand Schmidt, von den dankbaren Mitgliedern gestiftet."

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la memortabulo kaj Schmidt.