Festivus estas nereligia festo, kiu kreiĝis de la Usona televida serio Seinfeld, en epizodo 166, The Strike, kiu estis dissendita la 18-an de decembro 1997. Multaj homoj influiĝis per la programero kaj nun celebras Festivus la 23-an de decembro. La anglalingva devizo de la festo estas A Festivus for the rest of us! (festo por ni aliaj, laŭvorte festo por la resto de ni!; la angla rimo evidente influis la elekton de la nomo). Anstataŭ kristnaskan arbon la celebrantoj uzas longan aluminian stangon. Ĝi estas iafoje dekoraciita, iafoje nuda. Celebrantoj partoprenas en The Airing of Grievances (la ellaso de la plendoj) kaj The Feats of Strength (la prodaĵoj de forteco). La festo ne estas kompleta, ĝis la familiestro malvenkas en lukto kun aliaj celebrantoj.

Festivus-stango