Filmo 70mm (aŭ filmo 65mm) estas alt-rezolucia filmformato. Dum filmado, la filmo larĝas je 65 mm; pro projekciado oni aldonas 2.55mm laŭ ambaŭ flankoj por magnetaj strekoj kun ses kanaloj de ĉirkaŭa sono. Ĉiu filmbildo altas je kvin perferaĵoj, kun proporcio de 2.20.

65mm/70mm populariĝis dum la jardekoj 1970 kaj 1980 pro la "vasta ekrano", klara bildo, kaj plej grave, altkvalita sono. La ekesto de filmstokoj kun malmulte de grajno kaj la havebleco de numeraj sontraksistemoj por la malpli multekoste kaj pli vaste projekciebla filmo 35mm kaŭzis malpliiĝo de uzado de ĉi tiu formato multekosta dum la lastaj jaroj de la 20-a jarcento.

Lawrence of Arabia ("Laŭrenco de Arabio") estas bone konata filmo en formato 70mm; la klareco de la bildo estas memevidenta en la kinejo, tamen ne tiom per vidbendo aŭ DVD hejme.

Horizontalan variaĵon de 65mm/70mm, kun eĉ pli larĝa bildareo, uzas la alt-perfoma formato IMAX.