Flago de Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko

La flago de Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko unue estis adoptita en 1920, kaj estis ruĝa flago kun flava duonluno kaj stelo en la maldekstra flanka supra angulo.

Flago en 1952-1991.
Flago en 1920-1921.
Flago en 1937-1940.
Flago en 1940-1952.

De la dua periodo (1921 al 1922), Azerbajĝana SSR uzis ruĝan flagon kun la flavaj cirilaj karakteroj ССРА ("SSRA").

En 1937, ora rikoltilo kaj martelo estis aldonitaj en la supra maldeksta angulo, kun malsupre la latinaj karakteroj AXSSR kaj poste en tria versio de la flago en la 1940-aj jaroj la latinaj karakteroj estis anstataŭitaj de cirilaj karakteroj (AзССР) .

La lasta versio de la flago estis adoptita de la Azerbajĝana SSR la 7-an de oktobro 1952. Ĝi estis la flago de Sovetunio, do ruĝa flago kun la rikoltilo kaj martelo kaj la ruĝa stelo, kun horizontala blua grupo en la malsupra kvarono.