La Flago de la Teritorio de Gvamo estis adoptita la 9-an de februaro 1948. La teritoria flago estas malhelbluo kun mallarĝa ruĝa limo surflanke (la limo estis pli posta aldono). En la centro de la flago estas la blazono; migdalforma emblemo, kiu prezentas proan velantan en Agana Bay proksime de Hagåtña, kaj "Gvamo" ruĝlitere. La formo de la emblemo memorigas la ŝtonĵetilojn uzitajn de la prapatroj de la insulanoj. La terformo ĉe la dorso prezentas la klifon Punta Dos Amantes ĉe Gvamo. Charles Alan Pownall aprobis la formon de la flago en 1948.

22:41