Flago de Kuracao

nacia flago de la lando Kuracao (parto de Reĝlando Nederlando)

La flago de Kuracao estas blua kampo kun horizontala flava strio iomete sub la mezlinio kaj du blankaj, kvin-pintaj steloj en la kantono. La bluo simbolas la maron kaj ĉielon dividita per flava linio reprezentanta la brilan sunon kiu banas la insulon. La du steloj reprezentas ĉefinsulon Kuracaon kaj Klein Curaçaon, sed ankaŭ amon kaj feliĉon". La kvin pintoj sur ĉiu stelo simbolas la kvin kontinentojn de kiuj la popoloj de Kuracao venas.

Post la adopto de Arubo de propra flago, Kuracao ricevis aprobon por flago en 1979. 2 000 mil dizajnoj estis submetitaj al speciala konsilio. 10 estis selektitaj kaj la konsilio fine decidis ĉi lastan en 1982. Kun kelkaj modifoj, la flago estis adoptitaj la 2-an de julio 1984.