Flago de Moncerato

La Flago de Moncerato estis adoptita la 10-an de aprilo 1909. Ĝi estas Blue Ensign kun la Union Jack en la kantono kaj la Blazono.

1:2

En la blazono bildiĝas Erin, la ina personigo de Irlando, kaj la ora harpo, alia simbolo de Irlando. Tio reflektas la Irlandan genealogian arbon de la kolonio. La Guberniestro de Moncerato konservas apartan flagon. La flago de la guberniestro konsistas el Union Jack kun la blazono.