Flago de Salvadoro

La nacia flago de Salvadoro estis inspirita de la flago de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko, kaj de la flago de Argentino, la lando kiu sendis unu el la unuaj flotoj por helpi kompletigi la sendependecon de Centramerikaj respublikoj disde Hispanio.

Ekzistas du versioj de la flago, unu enhavante la Ŝtatblazonon kaj la aliaj la vortojn "Dios Unión Libertad" (Dio, Unio, Libereco). Tiu portado de la Blazono estas uzita de la registaro aŭ ŝtatorganizoj. La alia versio estas utiligita por civilaj celoj. Ambaŭ flagoj havas 3:5 formaton.

De 1865 al 1912 malsama flago estis en uzo, kun kampo de alternado de bluaj kaj blankaj strioj kaj ruĝa kantono enhavanta blankajn stelojn.