Flago de Tunizio

ŝtata flago
(Alidirektita el Flago de Tunizia Respubliko)

La nacia flago de Tunizio estas ruĝa tuko kun blanka cirklo en ĝia centro kiu enhavas la duonlunon kaj ruĝan kvinpintan stelon.

2:3

La nacia flago de Tunizio ne suferis multajn ŝanĝojn ekde ĝia adoptado en la jaro 1831 de la tunizia monarko Hasino la 1-a. La duonluno kaj la stelo estas tradicia simbolo de la Otomana Imperio kaj poste de Islamo. Tio signifas ke Tunizio apartenis al la otomana regado. La ruĝa koloro ankaŭ estis prenita de ili. La flago estis rekuperita per la sendependeco disde Francio (20-an de marto 1956), kiu estis ŝanĝita en 1881 pro la franca koloniado.

La Flago de Tunizio ludis gravan rolon dum la Tunizia ribelo en 2010-2011.

Vidu ankaŭ redakti