Flago de Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko

La flago de la Uzbeka SSR estis adoptita la 29-an de aŭgusto 1952.

Flago de Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko

La flago estas prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun helblua strio en la centro (kiu reprezentas la ĉielon) sur kies randoj estas multe pli maldikaj blankaj strioj (kiuj reprezentas la kotonplanton kiu estas ofta en la regiono), kun la ora martelo kaj rikoltilo, kaj la ruĝa stelo ĉe la pinto de la kantono.

La bluo reprezentas la ĉielon, la blanko reprezentas kotonon, la ruĝo reprezentas la "revolucian lukton de la laboramasoj", la rikoltilo kaj martelo reprezentas la sindikaton de la kamparanoj (komuna simbolo por ĉiuj sovetaj flagoj) kaj, la ruĝa stelo estas la simbolo de la proletaro.