Flatenbergs hytta

(Alidirektita el Flatenberg)

Flatenbergs hytta (la ferfandejo de Flatenberg) estas muzeo en la sveda komunumo Smedjebacken proksimume 3 km de Smedjebacken al Fagersta. Ĝi estas ero en la muzea reto Ekomuzeo Minlando.

Ĝi montras, kiel oni produktis gisferon. La ferfandejo unikas kaj kiel memora kulturdomo kaj kiel studejo pri feraĵproduktado. La ferfandejo establiĝis jam la 14-an jarcenton kaj funkciis ĝis 1918. En la ferfandejo montriĝas altfornejo, kuniloj, maŝinblovilo kaj rustforno. La tuta kampo de ferfandejo situas belpejzaĝe kaj malfermitas por propraj promenoj. Tra montrila fotorelvolvo oni povas vidi ekzakte kiel aspektis kiam la uzino funkciadis. La altfornon oni povas viziti kun gvidisto. Specialaranĝoj: fandado, forĝado, familiatago, fandado kun fandbiero.