Flava frenezformiko

La Flava frenezformiko (Anoplolepis gracilipes) estas specio de formiko, enmetita akcidente en norda Aŭstralio kaj en Kristnaska Insulo en la Hinda Oceano, kiu fikaŭzis teruran ekologian damaĝon en ambaŭ lokoj.

Ĝi estas populare konataj kiel "frenezaj" pro siaj sendirektaj movoj kaze de ĝenado, kaj kun siaj longaj kruroj kaj antenoj ĝi estas unu el plej grandaj invadaj formikospecioj en la mondo.[1]

Kun la ruĝa importita fajrformiko (Solenopsis invicta), la grandkapa formiko (Pheidole megacephala), la malgranda fajrformiko (Wasmannia auropunctata), kaj la Argentina formiko (Linepithema humile), la Flava frenezformiko estas unu el la kvin specioj de formiko plej konataj pro sia invada kutimaro kaj detruegaj ekologiaj efikoj,[2] kiel ekzemple ke ĝi mortigis ĉirkaŭ 10–15 milionoj de Kristnaskinsulaj ruĝaj kraboj en ĵusaj jaroj.[3]. Konata ankaŭ kiel longkrura aŭ maldiva formiko, ĝi estis listita inter la plej 100 detruaj invadantoj de la mondo. Ĝi invadis ekosistemojn el Havajo al Sejŝeloj, kaj formis superformikarojn en Kristnaska Insulo en la Hinda Oceano.

Notoj redakti

  1. Pests and Diseases Image Library: Anoplolepis gracilipes. Arkivita el la originalo je 2008-07-29. Alirita 2012-10-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-29. Alirita 2012-10-21.
  2. Global Invasive Species Database: Anoplolepis gracilipes. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2012-10-21.
  3. Dennis J. O'Dowd, Peter T. Green & P. S. Lake (2003). “Invasional 'meltdown' on an oceanic island”, Ecology Letters (PDF) 6 (9), p. 812–817. doi:10.1046/j.1461-0248.2003.00512.x.