Flugkostumo, flugilkostumo (angle Wingsuit) estas flugila vestaĵo por paraŝutisto kaj baz-saltisto kun materialaj surfacoj inter la supraj kaj subaj kruroj por malrapidigi la vertikalan rapidecon je 40 km/h (rekordo per GPS-traka stato: 2011) kaj transformi tion al horizontala rapideco de ĝis 363 km/h (Ginis-libra monda rekordo). Tiel oni povas traflugi relative grandan distancon, ekz. la Alpojn (de Verbier al Aosta, 26 km) post elsalto en alto de 8.500 m.

Paraŝuta saltisto kun flugkostumo
Flugkostumo dum flugo

Historio redakti

Oni jam eksperimentis en la 1930-aj jaroj pri influo de la libera falo per helpo de artefaritaj flugiloj. Tiuj eksperimentoj kostis vivon de pli ol 70 paraŝutistoj, el kiuj la plej konataj estas la francaj Clem Sohn kaj Léo Valentin. La ĉefa akcidenta kaŭzo estis la kuplektiĝo de la tiaam ankoraŭ tre rigidaj konstruaĵoj kun la paraŝuto.

Post kelkaj malsukcesaj kaj danĝeraj projektoj, la finna Jari Kuosma kaj la kroata Robert Pečnik komencis en aŭtuno de 1998 la evoluigon de facile regable flugkostumo, kiu estas uzebla ankaŭ fare de averaĝa paraŝutisto. En junio de 1999 alvenis la unuaj ekzempleroj en la merkaton sub la nomo BirdMan.

Krom tiu ekzistas militistaj evoluigoj por porteblaj rigidaj flugkostumoj.