Folding@home estas la interreta projekto de la volontula komputado, organizita de Stanford Universitato en Usono. La projekto celas esplori procezon de proteina volvado, ĝi koncentriĝas sin en la rimedo, en kiu molekulo de proteino faldiĝas en spaco. Tio ĉi estas tre grava, ĉar de tio dependas funkcio de proteino en la organismo. Se la molekulo volviĝas malĝuste, oni povas kaŭzi malsanojn kiel: Creutzfeldt-Jakob malsano, Alzheimer, Parkinsono, aŭ tre konata BSE.

Folding@Home

Lasta stabila versio 7.6.21
Permesilo nelibera permesilo
Retejo foldingathome.org
vdr

Reguloj de la programo redakti

Centoj da miloj de Sony PlayStation 3, kies potenco estas aktuale la bazo de sistemo kaj Personaj Komputiloj de la tuta mondo konektiĝas sin per Interreto kun serviloj kiuj trovixgas sin en Stanford Universitato, de kie ili prenas datenon por kalkulado kaj kie oni sendas rezultojn. La programo laboras en komputilo per la malpleja prioritato, kio signifas, ke ĝi uzas nur la neuzatan potencon de procesoro, danke al kio ĝi ne malrapidigas agadon de aliaj komputilaj programoj; agado de Folding@home en la komputilo estas preskaŭ malvideblaj. Sola malavantaĝo estas iomete pligrandiĝita prenado de energio fare de la komputilo - nuntempe procesoroj kiuj estas maluzataj estas parte malŝaltataj. Dum partoprenado en programo la komputilo estas utiligataj preskaŭ tute.

Folding @Home estas unu de plej malvonaj projektoj kun distrada komputado kaj nuntempe la plej granda de ili rilate al komputa potenco. En Junio 2008 ĝi atingis 2500 TFLOPS, kio signifas, ke la potenco de projekto estas pli granda ol 5 plej grandaj superkomputiloj de la mondo kune.

Partopreno de volontuloj redakti

Ĉiu interretano, kiu volas partopreni en la projekto devas esti retkonektita (ne estas grava genro de retkonekto) kaj instali klienton de la programo Folding@home (elŝutebla el [1]). Oni povas elekti instaladon de "grafika" versio, Kiu dum la laborado montras dividon de la proteinoj. Ekzistas ankaŭ versioj utiligantaj potencon de grafika karto (GPU) kaj por procesoroj kun multaj medoloj.

Elŝutado de servilo unu WU (work unit - individuo de laboro) daŭras dum kelkaj minutoj (ĉirkaŭ 1-2 MB). Prilaborado de la WU daŭras de kelkaj ĝis kelkaj dekoj da horoj. Komputilo povas esti malŝaltata. Tio ĉi ne kaŭas malaperigon de la labor-rezultoj kaj denova ŝalto de komputilo kaŭas kontinuigon de la komputado de la lasta aŭtogardo (autosave) - ĝi estas farita, depende de muntumo post kelkaj - dekkelkaj minutoj.

Uzantoj povas ĉeesti en teamoj. La teamo "Esperanto" havas numeron 145393.

Eksteraj ligiloj redakti