FontForge (antaŭe nomata PfaEdit) estas tiparredaktilo por TrueType, PostScript, OpenType, CID-keyed, multi-master, CFF, SVG, BDF, Datafork TrueType, ktp, simila al Fontographer, FontLab, ktp, disponebla por pluraj operaciaj sistemoj kaj utiligebla laŭ la modifita permesilo de BSD.

FontForge

Lasta stabila versio 20230101, 2.1.0
Programlingvo C
Permesilo Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, 3-kondiĉa BSD-permesilo, Permesiloj de BSD
Retejo fontforge.org
vdr

La tiparoj kreitaj per FontForge estas konservitaj en neŭtrala formo spline font database files, uzante la finaĵon .sfd kaj eblas eksporti je pluraj formoj.

Tiu libera programaro (la modifita permesilo de BSD) estas disponebla en pluraj lingvoj, sed ne en Esperanto.

Por esperantistoj ĝi estas speciale grava programo, ĉar eblas modifi ordinarajn tiparojn ne enhavantaj la supersignitajn literojn.

Interalie FontForge estas uzata de la projekto DejaVu.

Eksteraj ligiloj redakti