Fontano de la Indiĝenino

La Fontano de la Indiĝenino hispane Fuente de la India estas la bilda reprezentado de la mita indiĝenino Habana, edzino de la kaziko Habaguanex, reganto de la regiono antaŭ la alveno de Kristoforo Kolumbo, el kiu oni pensas ke la nomo de la ĉefurbo de Kubo prenas sian nomon. Ĝi troviĝas en la suda ekstremo de la Avenuo Prado, je 100 metroj de la Kapitolo. Ĝi estis dizajnita de la arkitekto Giuseppe Gaggini sub ordono de la Grafo de Villanueva don Claudio Martínez de Pinillos. Konstruita el blanka marmoro de Carrara, ĝi havas tri metrojn longe.

La fontano estis starigita en 1837 en la Orienta Pordo de la antikva Marsa Kampo anstataŭante la fontanon de Karlo la 3-a (Hispanio). Poste ĝi estis translokigita en 1863 al la Centra Parko kaj en 1875 estis retranslokigita al la nuna loko. Kelkaj historiistoj asertas ke la Fontano de la Indiĝenino estis la unua bildo kaptita de havana fotisto, oni kredas ke tiu foto estis farita de Antonio Rezzonico en la kvara jardeko de la 19-a jarcento.