La Ford 999 estis varmarko ligita al du distingaj sed similaj kur-aŭtoj konstruitaj de Henry Ford dum la komenco de la 20a jarcento. Kvankam ili naskiĝis kiel separataj entoj, ili estis mekanike preskaŭ identaj kaj kelkaj partoj (kaj finfine ankaŭ nomoj) estis interŝanĝataj se necese, kio faris la identecojn kaj la sekvojn nesepareblaj. Henry Ford havis dekomencan intereson en konkurencaj aŭtoj, kaj konstruis kaj ŝoforis en 1901 aŭtomodelon de 26 ĉevaloj (19 kW) kiu venkis en kurkonkurenco kontraŭ Alexander Winton kaj aliaj defiantoj. Pro tiu afero kaj konkurencoj ĝenerale Ford kreis la entreprenon Henry Ford Company.

Barney Oldfield kaj Henry Ford ĉe la 999.

Eksteraj ligiloj redakti