La listo Fortune 500 (en esperanto Riĉeco 500) estas listo eldonita ĉiujare de la revuo Fortune, kiu prezentas la 500 plej grandajn usonajn kompaniojn kun malfermita kapitalo al iu ajn investanto (t.e. nur listigitaj kompanioj) laŭ ilia vendo.

Wal-Mart denove okupis la unuan pozicion de ĉi tiu klasifiko en 2008, antaŭ la nafto-kompanio ExxonMobil, kiu okupas la duan lokon. En 2009 Wal-Mart estis preterpasita de ExxonMobil kaj reakiris la pinton en la jaro 2010.

Fortuno 1000 kaj Fortuno 100 estas pli-malpli ampleksaj listoj, kiuj sekvas la saman principon.