François de Châteauneuf

François de Castagnères, abato de Châteauneuf, naskiĝinta ĉirkaŭ 1650, mortinta en 1703 estis franca literaturisto, diplomato kaj geniulo kiu havigis interesajn studojn pri antikva muziko; sed li estas konata ĉefe ĉar estis la amiko de Ninon de Lenclos kaj la baptopatro de Voltaire.

François de Châteauneuf
Persona informo
François de Châteauneuf
Naskiĝo 1-an de januaro 1645 (1645-01-01)
Morto 30-an de novembro 1702 (1702-11-30) (57-jaraĝa)
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Jacques Louis de Castagnery vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis anstataŭanta diplomato en Pollando. Tamen li estis pli konata kiel geniulo ol kiel diplomato. Estis li kiu prezentis la junan Voltaire, nome lian baptofilo, ĉe la societo Temple kaj ĉe Ninon de Lenclos. Restis el li verko Traité sur la musique des anciens publikigita post sia morto (Parizo, 1725).

Fontoj redakti

  • Louis Farges, Recueil des instructions aux ambassadeurs en Pologne, Paris, 1888.