František Cabák

ĉeĥa esperantisto, inĝeniero

František CABÁK estas ĉeĥa esperantisto, inĝeniero.

Li estas aŭtoro de Komputika vortaro Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta, kiun en 1983 aperigis ĈEA kiel unu el la laborrezultoj de sia Scienc-teĥnika Sekcio, sub kies aŭspicio ĝi estis kompilita. Konsulte partoprenis inĝ. Vladimír Němec, Petr Deák kaj inĝ. Josef Vojáček. La redaktadon de la kajero realigis inĝ. Jan Werner.

En 1981 okazis en Žilina (Slovakio) Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (AEST), dediĉita al apliko de komputiloj, kaj post du jaroj aperas la menciata komputika vortaro. Post la kvinlingva hungara komputika terminaro A vállalatirányítási számítógép-alkalmazás fogalmainak több nyelvü szótára en la lingvoj hungara, germana, angla, rusa kaj Esperanto, eldonita en 1972, ĝi estas unua provo disvastigi tiun vortaron al pluaj lingvoj. La vortaro do estas traduko en la ĉeĥan lingvon, eĉ kun la referencaj numeroj de unuopaj terminoj, kiuj ebligas trovi ekvivalentojn ankaŭ en la aliaj menciitaj lingvoj.


La tajpita kajero sur 30 paĝoj prezentas ĉ. 850 terminojn en ambaŭ direktoj (Esperanta-ĉeĥa kaj inverse). Tiuj terminoj respondas al la tiama nivelo de komputiko kaj ankaŭ al la fakto, ke la komputiloj estis grandaj maŝinoj, kiujn posedis entreprenoj - la personaj komputiloj ankoraŭ apartenis al la futuro.


Verkoj redakti

  • Komputika vortaro Esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-Esperanta, Slovík počítačové techniky esperantsko-český a česko-esperantský, eldonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio en la jaro 1983, libroserio „Vortaroj“)