Frazarko

La frazarko estas grafika elemento de notacio de muziko, kiu markas komencon kaj finon de iom granda muzika sencunuo.

HistorioRedakti

Por signi muzikan frazon komponistoj utiligas ekde la fino de la 18-a jarcento – antaŭe oni antaŭkondiĉis de la interpretoj la senton por frazoj – indikojn pri frazigo, precipe koncertadinstrukcioj kiel spirosignoj, fermatoj, ligarkoj, stakatopunktojpaŭzoj. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento Hugo Riemann evoluigis en sia frazoinstruo la frazarkon por marki, kiujn tonoj apartenas al formala kunteksto (analoge al gramatika frazo). Dum la prezentado oni povas frazigi la muzikan parton ekz. per artikulacio, pliigo aŭ malpliigo de laŭtecoagogiko.

NotadoRedakti

Riemann komence uzis rektan krampon por la teoria demonstrado; baldaŭ tamen oni aldonis ankaŭ ĉe la eldonado de komponaĵoj arkon superrangan al ligarkoj kaj ligaturoj, sed grafike saman. Pro tio oni facile povas konfuzi la frazarkon kun

  • ligaturo, kiu ligas notojn de sama tonalto al ununura tono, kaj
  • ligarko aŭ legatoarko, kiu signifas, ke la ligitaj notoj estas ludendaj e, do densege unu post la alia. La konfuziĝo kun la ligarko precipe ekestas, se tiu ĉi etendiĝas trans tuta frazo.

Jena ekzemplo montras la tri specojn de arkoj: ligaturoj (1) transligas notvalorojn, ligarkoj (2) servas kiel ludinstrukcio. La superranga frazarko (3) markas muzikan frazon, kiu siaflanke entenas ludinstrukciojn kiel legato kaj tenuto.

 

LiteraturoRedakti

  • Hugo Riemann: Musikalische Dynamik und Agogik: Lehrbuch der musikalischen Phrasierung. Hamburg 1884