FreeCAD
FreeCAD estas 3D-CAD-programaro, kiu estas disponebla kiel libera programaro kaj en fontkodo kaj kiel rulebla dosiero. Per ĝi eblas desegni konstruaĵojn kaj en maŝintekniko kaj en arkitekturo.
FreeCAD | |
---|---|
Libera 3D-programaro | |
Programisto | Jürgen Riegel, Werner Mayer, Yorik van Havre |
Lasta stabila versio | 0.17 (6-a de aprilo 2018) |
Operaciumo | Linukso, Vindozo |
Programlingvo | C++, Python |
Lingvo(j) | multilingva |
Programtipo | CAD-programo |
Permesilo | GPL (libera programaro) LGPLv2+ |
Retejo | https://www.freecadweb.org/ |
Areoj de apliko
redaktiFreeCAD estas taŭga por la kreado de koheraj kaj regeblaj 3D objektoj. Eĉ se ĝi ne estas intenciita kiel programo por desegnado en 2D, ĝi ebligas ankaŭ tion. Kvankam la aŭtoroj konsideras ĝin esti ankoraŭ en la Beta stadio, FreeCAD estas jam vaste aplikata.[1]
Amplekso de funkciado
redaktiGeneralaĵoj
redaktiFreeCAD provizas ilojn, kiuj similas al tiuj de komerca programaro kiel CATIA, SolidWorks aŭ Solid Edge. Sekve FreeCAD povas esti asociata al la kategorioj PLM, CAx kaj CAE. La procezo de konstruado konsistas el la kreado de tri-dimensiaj objektoj. Por tio FreeCAD uzas la teknologion "Open CASCADE". Ekzistas pluraj funkcioj por konstrui kaj modifi spacajn objektojn. La objektoj estas priskribitaj per kun uzanto-difinitaj parametroj, kiuj estas konstante konservitaj kaj povas esti ŝanĝitaj.
Per la entenita interpretilo sur la bazo de la programlingvo Python la komandoj povas esti aŭtomatigitaj kaj resumitaj.
La plimulto de la funkcioj de la programaro estas realigitaj per kromprogramoj, kiuj estas aldonitaj aŭtomate aŭ laŭ necese. Ekzistas moduloj por krei objektojn el 2D-geometrio, por la simulado de robot-movadoj, kaj aliaj. Foto-realismaj bildoj estas kreataj per eksportado al ekstera prezentilo.
2D-desegnaĵoj estas kreataj per la projekcio de vidoj de la 3D-modelo.
Krom la kutimaj enigiloj povas esti uzata ankaŭ 3D-muso.
Subtenataj dosiero-formatoj
redaktiDosieroj povas esti eksportataj kaj iimportataj en la FreeCAD dosiera formato (.FCSTD) kaj en aliaj la formatoj kiel DXF, SVG, PAŜO, IGES kaj IFC.
La DWG -formato ne estas subtenata de FreeCAD.
Bildaro
redakti-
Modelo de lagro
-
Modelo de korbo
-
Modelo de laŭtparolilo
-
Limigita-elementoj-metodo sur la modelo de botelo-malfermilo
-
Modelo de botelo-malfermilo
-
Modelo de servilo de Bosch Rexroth
Fontoj
redakti- ↑ Forum FreeCAD. Abgerufen am 3. Dezember 2013.