Fruktuzo (latine: ususfructus) estas leĝa rajto, laŭ kiu iu povas profiti el proprietaĵo de alia persono, prenante por si la produktaĵojn aŭ rentojn, sed ne disponante pri la koncernaj bieno aŭ la kapitalo. Tio permesas, ke iu aĉetu ekzemple domon, kies loĝanto povas plu loĝi tie rajte. Tio disigas unuflanke la juran posedon de aĵo el la praktika ĝuado de tiu.

Fonto redakti

  • PIV 2005, p. 1206

Literaturo redakti

  • Rudolf Jansen / Martin Jansen: Der Nießbrauch im Zivil- und Steuerrecht, Herne, 6-a eldono, Berlino 2001.