Fuentidueña de Tajo

Fuentidueña de Tajo estas hispana municipo situanta en la ekstrema sudoriento de la Madrida Regiono, ĉe la rando de la provinco Toledo. Situanta en la komarko Las Vegas, ĝia loĝantaro atingas 1980 personojn. La urba teritorio estas trairita de la rivero Taĵo.

Fuentidueña de Tajo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28597
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 270  (2023) [+]
Loĝdenso 38 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 7′ N, 3° 10′ U (mapo)40.118055555556-3.1602777777778Koordinatoj: 40° 7′ N, 3° 10′ U (mapo) [+]
Alto 562 m [+]
Areo 60,23 km² (6 023 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentidueña de Tajo (Hispanio)
Fuentidueña de Tajo (Hispanio)
DEC
Fuentidueña de Tajo
Fuentidueña de Tajo
Situo de Fuentidueña de Tajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentidueña de Tajo [+]
vdr

En Fuentidueña de Tajo troviĝis prahistoriaj kaj romiaj restaĵoj, kiuj informas pri la ekzisto de homaj setlejoj longe antaŭ sia mezepoka fondaĵo. En la Frua mezepoko, urba kerno ekestis ĉirkaŭ la kastelo de la Alfariella aŭ de la Alarilla, hodiaŭ malaperinta, kiu akiris grandan militan gravecon dum la araba regado.

En la malfrua Mezepoko, alia kastelo, antaŭe konata kiel Santiago kaj nun konata kiel Torre de los Piquillos, elstaris kiel strategia enklavo en la antaŭeniĝo de kristanaj regnoj super Al-Andalus dum la Rekonkero. Ĉi tiu fortikaĵo dependis de la Ordeno de Santiago.