Gällivare (komunumo)


Gällivare [ˈjɛlivɑːrə] (finne Jällivaara) estas komunumod:Q127448 (svede kommun) en la nordsveda provinco Norrbottens län kaj la historia provinco Lappland, proksimume 100 km norde de la polusa cirklo.

Gällivare
komunumo de Svedio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 17 330  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 67° 8′ N, 20° 39′ O (mapo)67.13333333333320.65Koordinatoj: 67° 8′ N, 20° 39′ O (mapo) [+]
Areo 16818,78 km² (1 681 878 ha) [+]
Gällivare (Norrbotten)
Gällivare (Norrbotten)
DEC
Gällivare
Gällivare
Situo de Gällivare

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gällivare Municipality [+]
vdr

La finna ankaŭ estas multe parolata en Gällivare, parte varianto de ĝi nomita Meänkieli. Tiel, finnoj povas pasigi multe da tempo en la municipo, kvankam tute ne scipovus la svedan

La ĉefa loko de la komunumo estas Gällivare. Al la komunumo apartenas la denssetlejoj (centraj lokoj, svede "tätorter"): Gällivare, Hakkas, Koskullskulle, Malmberget, Nilivaara, Tjautjas kaj Ullatti. Menciinda estas vilaĝo (tipo "småort") Nattavaara.

Lingvoj parolataj en la komunumo estas la sveda, kaj ankaŭ dialekto de la finna nomita "jellivaaransuomi" (ankaŭ klasigebla kiel varianto de "meänkieli").

Ekonomio redakti

En la teritorio de la komunumo situas kelkaj turistaj celoj, interalie Dundret, Kaitum, Nikkaluokta, Ritsem kaj Stora Sjöfallet. Ankaŭ la Inlandsbanand:Q1087732 altiras multnombrajn vizitantojn. Tra la komunumo kondukas la fererca linio Luleå–Narvik d:Q220922.

La plej gravaj labordonantoj krom la turismo estas la minejoj Malmberget de LKAB (fererco) kaj Aitik de Boliden AB (kupro, oro kaj arĝento).

Eksteraj ligiloj kaj noto redakti