Malfermi la ĉefan menuon

Gago estas efekta komika artifiko, parola aŭ gesta, uzata en farso, skeĉo, kinfilmo ktp, sen strikta rilato kun la ĉirkaŭteksto; unu el la ĉefaj komikaj elementoj de la muta kino. Moderna ekzmeplo de tiu rimedo estus la rolulo Mr. Bean ludita de la brita aktoro Rowan Atkinson. Iel li sekvas la fadenon markitan de aktoroj el muta kino, kiaj Charles Chaplin, Harold Lloyd, Buster Keaton aŭ Harpo kaj Groucho Marx.