Gaumont-Palace estis originale L'Hippodrome, la kvina kaj lasta "hipodromo" de Parizo.

Reklam-bildkarto pri la 10-a UK (1914)
Interna aranĝo okaze de la 10-a UK (1914)

Tiuj lokoj, konstruitaj en la urbo inter 1845 kaj 1900, ne estis ĉeval-vetkurejoj kiel la nomo pensigas, sed speco de cirko por ĉevalaj spektakloj. L'Hippodrome troviĝis ĉe Placo Clichy, en la angulo de stratoj Caulaincourt kaj Forest. Ĝi estis inaŭgurita la 13-an de Majo 1900, okaze de la Universala Ekspozicio, per la "ĉevala pantomimo" Vercingetorix. Ĝi estis taŭga por 8 mil spektantoj, el kiuj 5 mil sidantaj. Oni uzis ĝin ankaŭ por operoj kaj muzikprezentado.

La ĉevalaj spektakloj iom post iom perdis sian allogon kaj oni provis tie cetere okazigi piedpilkadon, boksadon, bicikladon sed vane. Pro manko de spektantoj, ĝi definitive fermiĝis la 10-an de Marto 1907.

Oni rekonstruis ĝin kaj inaŭguris en 1911 kiel kinejo Gaumont-Palace, kun 3400 sidlokoj. La 10-a Universala Kongreso de Esperanto devus tie ekokazi la 2-an de aŭgusto 1914, sed la malferman tagon pro la Unua Mondmilito la Kongreso estis nuligita.

Renovigita en 1931, la kinejo havis 6 mil sidlokojn kaj tiam estis la plej granda en la mondo. Oni malkonstruis ĝin en 1972, por la konstruado de hotelo sur tiu loko.

Eksteraj ligiloj redakti