Geko-rubando estas novspeca materialo, kiu aplikas mekanismon de "direkteca adhero"; tio signifas, ke forto en certa direkto rezultigas adheron inter du objektoj, kaj forto kontraŭdirekta nuligas tiun adheron.

Tiu ĉi mekanismo estas nature uzata de kelkaj specioj de gekoj, kiuj per ĝi kapablas kuri sur vertikalaj muroj kaj eĉ sur plafonoj. Ĝi baziĝas sur granda kvanto da ege malgrandaj haretoj (ĥetoj, ketoj) sur la piedoj de la geko resp. sur la rubando. Laŭ la leĝoj de elektrostatiko tiuj haretoj posedas elektran ŝargon, kiu altiras enŝargitajn aŭ male ŝargitajn objektojn. Pro la multeco de la ĥetoj tiu ĉi forto rezultas konsiderinda.

La praktika apliko de geko-rubando ankoraŭ frontas teknikajn obstaklojn. Pri la tiukampaj esploroj interalie okupiĝas la grupo de nobel-premiulo Andre Geim.

Eksteraj ligiloj redakti