Gelasia dekreto aŭ, pli internacie, Decretum Gelasianum (latina titolo kompleta: Decretum Gelasianum de libris recipiendis et non recipiendis) estas dokemento entenanta, interalie, liston de religiaj verkoj konsiderendaj kanonaj, liston de koncilioj kaj ekleziaj verkistoj komune akceptataj, kaj alian liston indikantan la verkon reĵetendajn.

Gelasia dekreto
dokumento
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
Papo Gelasio la 1-a, 49-a papo de la Katolika Eklezio.

Versioj de la Gelasia dekreto redakti

Atingis nian epokon du versioj de tiu Gelasia dekreto, unu dirita mallonga kiu limiĝas al la tria parto aŭ ĉapitro ĝis la kvina, kaj unu dirita longa kie kuŝas ĉiuj kvin ĉapitroj.

Atribuo redakti

Tradicie atribuata al papo Gelasio la 1-a (492-496), la dekreto reale ekaperis en la orienta Gaŭlujo en la 6-a jarcento, ankaŭ se iuj ĝiaj eroj povas esti atribuataj al papo Damaso la 1-a (kies estas transskribita De explanatione fidei) kaj al la medio de la Roma kurio. Ĉiukaze, spite de kelke da dubo pri la rekondukebleco, almenaŭ parte, al papo Gelasio la 1-a, la verko perfekte spegulas liajn ideojn kaj lian papregadon.

Strukturo de la verko redakti

La verko povas esti dividita en 5 partoj:

  • Unua parto: priskribas la sep karakterizojn de la Sankta Spirito kiuj eniras en Kriston kaj allasas pri unuopulo difinon, kaj diversajn rilatojn de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito kun la homo.
  • La dua parto: diras kiuj libroj konstituas la Diajn Skribojn, kiuj de la Malnova Testamento kaj kiuj de la Nova Testamento.
  • La tria parto: dekretas pri la libroj akceptindaj kaj malakceptindaj en la Eklezio.
  • La kavara parto: litigas la verkojn kiuj estas, krom la bibliaj, akceptataj en la Eklezio.
  • La kvina parto: listigas la verkojn reĵetitajn de la Eklezio.

Bibliografio redakti

  • Wilhelm Schneemelcher, Robert McLachlan Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and related writings, Westminster John Knox Press, 2003, ISBN 066422721X, pp. 38–40.
  • Ennio Cortese, Le grandi linee della storia giuridica medievale, 2002, eldonisto Il cigno Galileo Galilei, ISBN 8878311030
  • Katolikaj enciklopedioj
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [4] Dekreto latingva
  • [5] Dekreto anglalingva
  • [6] Dekreto latinlingca