Georg Podlinski

Germana esperantisto

Georg PODLINSKI (naskiĝis 1892 - mortis la 4-an de januaro 1974, en Gronau, Germanio) estis dum pluraj jardekoj aktiva membro kaj delegito de UEA kaj aktivulo de GEA, kies meritmedalon li ricevis okaze de sia 80 jariĝo. S-ro Podlinski ĉiam aparte interesiĝis pri la aktiveco de la esperantista junularo, kiu per lia morto perdas entuziasman apoganton.